Ĉinio kreis 3,03 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj en unua trimonato
Qiujieming Publikigita: 2024-04-23 16:40:38

Oficialaj datumoj montris marde, ke Ĉinio kreis entute 3,03 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj en la unua trimonato de la jaro.

En marto, la enketita urba senlaboreca indico de la lando staris je 5,2 procentoj, kun la dunga situacio restanta ĝenerale stabila, laŭ la Ministerio pri Homaj Rimedoj kaj Socia Sekureco.

La lando fiksis jaran celon krei pli ol 12 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj por 2024. Ĝi celis teni la enketitan urban senlaborecan indicon ĉirkaŭ 5,5 procentoj ĉi-jare.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree