Xi inspektas municipon Chongqing de sudokcidenta Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2024-04-23 16:07:16

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis la municipon Chongqing de sudokcidenta Ĉinio de lundo ĝis mardo.

Dum la inspektado, Xi vizitis internacian loĝistikan nodoparkon, komunumon en distrikto Jiulongpo kaj ciferecan urban funkcian kaj regan centron.

Li informiĝis pri la klopodoj de la municipo por akceli la disvolviĝon de la Nova Internacia Tera-Mara Komerca Koridoro en okcidenta Ĉinio, realigi projektojn de urba renovigo, certigi kaj plibonigi la popolan bonfarton kaj plifortigi la modernigon de la urba regado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree