Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la sudokcidentan ĉinan municipon Chongqing plu profundigi reformadon kaj malfermon kaj verki ĝian novan ĉapitron por antaŭenigi ĉinan modernigon.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspekto en Chongqing.
Xi diris, ke Chongqing strebu antaŭenigi altkvalitan disvolvon, kaj konstrui sin en ŝlosilan strategian pivoton por la disvolviĝo de la okcidenta regiono de Ĉinio en la nova epoko kaj ampleksan nodon por enlanda malfermo.
Aŭskultante raporton pri konstruado de la ekonomia rondo Chengdu-Chongqing, Xi urĝis Chongqing koncentriĝi pri sciencteknika novigo kaj vigle antaŭenigi altkvalitan disvolvon de la fabrik-sektoro.