ĈKG gastigas 4an Internacian Ĉinlingvan Video-Festivalon
Qiujieming Publikigita: 2024-04-24 17:13:54

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) festas la Tagon de la Ĉina Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) 2024 per videofestivalo.

La 4a Internacia Ĉinlingva Video-Festivalo estas gastigita en la Palaco de Nacioj marde kune de ĈKG, la Oficejo de la UN en Ĝenevo, kaj la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Respubliko ĉe la UN en Ĝenevo.

Pli ol 300 gastoj, inkluzive de Tatiana Valovaya, Ĝenerala Direktoro de la UN en Ĝenevo kaj Chen Xu, Konstanta Reprezentanto de Ĉinio en Ĝenevo, partoprenis en la festivalo kune kun aliaj diplomatoj, oficistoj kaj junularaj reprezentantoj de internaciaj organizoj.

La ĉi-jara festivalo kolektas videoproduktaĵojn el la tuta mondo sub la standardo "Junularo Kune por Pli bona Mondo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree