Janos Pasztor, eksa asistanta ĝenerala sekretario pri klimata ŝanĝiĝo de UN, altranga konsilisto de eksa ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, diris lastatempe intervjuate de CGTN, ke Ĉinio kaj Eŭropo devas profunde fortigi la kunlaboron en la kampo de novaj energitekologioj. "Mi pensas, ke Ĉinio povus ludi pli gravan internacian pozicion en energiteknologia novigo, kontribuante ĉinajn solvojn por landoj ĉirkaŭ la mondo por traktado de klimata ŝanĝiĝo."