Xi sendas gratulan leteron al forumo pri spaca kunlaboro kun Latinameriko kaj karibaj landoj
CMG Publikigita: 2024-04-24 17:17:19

La 24an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 1a Forumo de Spaca Kunlaboro por Ĉinio, Latinameriko kaj Karibaj Landoj.

Xi diris, ke ĉi jaro markas la 10an datrevenon de la establiĝo de la forumo kune anoncita de la gvidantoj de la du partioj, kaj ke Ĉinio unuflanke kaj Latinameriko kaj karibaj landoj aliflanke spertis prosperan disvolvadon dum la pasinta jardeko en ilia kunlaboro de diversaj kampoj kadre de la forumo, kiu kreis novan eraon kun egaleco, komunaj interesoj, kreado, malfermo kaj solidaj bonoj por la popoloj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Latinameriko kaj karibaj landoj ricevis riĉajn rezultojn en spaca kunlaboro en la lastaj jaroj, inkluzive de novaj progresoj en la kampoj de malproksimaj sensivaj satelitoj, telekomunikaj satelitoj kaj reto de profunde spacaj stacioj, kiuj ludis gravan rolon en progresoj de scienco kaj teknologio, plifortigo de interregiona konektado kaj plibonigo de popola bonfarto.

La spaca kunlabora forumo, kune organizita de la Ĉina Nacia Spaca Administracio kaj la Hubei-provinca registaro, okazis la 24an de aprilo en Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei de centra Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree