“Superabundo de produktokapablo” estas nur preteksto de protektismo
CMG Publikigita: 2024-04-24 20:54:32

Lastatempe iuj okcidentaj landoj fojfoje riproĉis Ĉinion pri “superabundo de produktokapablo”, pri tio Wang Wenbin rimarkis en la gazetara konferenco de la 24a de aprilo, ke tia bruado estas senkaŭza kaj do Ĉinio protestas la riproĉon. La tielnomata argumento “superabundo de ĉina produktokapablo” estas nur preteksto de protektismo.

Wang diris, ke la produktokapablo de ĉina novenergia industrio estas progresinta kaj urĝe bezonata por verda disvolvo, sed ne superabunda, kaj ke la evoluo de verda teknologio, verdaj produktaĵoj, kaj precipe de novenergia industrio en Ĉinio okazas ĝuste por mildigi la energian krizon de diversaj landoj, respondi al la bezono de klimata ŝanĝiĝo, kaj fari gravan kontribuon al la tutmonda transformiĝo de verda malaltkarbona industrio.

Li sugestis, ke la rapida disvolviĝo de ĉina novenergia industrio konformas al ekonomia leĝo kaj merkata principo.

“Ĉinio insistas pri la baza ŝtatpolitiko de malfermo al la ekstero, volas kune kun ĉiuj aliaj partioj esti lojala al justa konkurso kaj strebas al komunaj interesoj,” Wang diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree