Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis konstrui mondklasajn universitatojn de milita medicino, emfazante, ke ili devas servi la batalkampon kaj trupojn kaj nutri la estontecon.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektado en la Universitato de Milita Medicino marde.
Substrekante la bezonon efektivigi la pensadon pri plifortigo de la militistaro por la nova epoko, Xi urĝis la universitaton plibonigi sian funkciadon kaj talentan kultivadon, kaj plifortigi sian medicinan subtenan kapablon.
Dum la inspektado, Xi informiĝis pri la bazaj informoj de la universitato kaj la ŝlosila disciplino pri batalkampa kuracado.
Xi diris, ke oni devas labori por progresigi leĝ-bazitan regadon kaj plifortigi edukan administradon, kaj alvokis kunordigitajn klopodojn malfermi novajn horizontojn por universitata disvolviĝo.