La 25an de aprilo la filmoprezentado de “Ĉina Filmosezono”, kune organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la Serba Nacia Radia kaj Televida Stacio, ekis en Beogrado, Serbio. Pli ol dek filmoj originale kreitaj de ĈKG estos elsendataj de la Serba Nacia Radia kaj Televida Stacio al serbaj spektantoj, kaj tiuj filomoj prezentas la plenan vivecon de novepoka Ĉinio, rakontas kortuŝajn historiojn, kaj komunikas belan perspektivon de dulandaj civilizoj, kunlaboro kaj evoluado.
Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ kaj prezidanto de ĈKG, Vladan Vukosavljevic, serba eksministro pri kulturo, kaj Li Ming, ĉina ambasadoro ĉe Serbio, ĉeestis la malfermon kaj faris videan salutparoladon.
Multaj amaskomunikiloj, ekz. la novaĵagentejo Beta News Agency, la revuo Kuriero, kaj la komunika grupo Mondo, partoprenis en la aktivado kaj faris raportojn.