Sensaciigo de Usono pri “superabundo de produktokapablo” estas erara
CMG Publikigita: 2024-04-25 16:56:43

De la 24a de aprilo la usona ŝtatsekretario Antony Blinken faris viziton al Ĉinio. Antaŭ lia ekiro la usona flanko eldiris, ke dum sia vizito Blinken esprimos zorgon pri ĉina novenergia “superabundo de produktokapablo”. Ĉiuj, kiuj konas bazajn ekonomikajn sciojn, sentas, ke tiu argumento ne estas inda je dono de refuto. Dum la lasta tempo Usono tamen fojfoje sensaciigis “superabundon de produktokapablo” kaj prenis “ekonomian kognomiliton” kontraŭ Ĉinio kiel plej novan instrumenton.

Iuj usonanoj ligas produktokapablon kun internacia komerco, opiniante, ke multe eksporti produktojn ja estas superabundo de produktokapablo. En tio ekzistas eraro: tio, egaligi varan eksportadon al “superabundo de produktokapablo”, estas nekonforma al ekonomia scio kaj al la tendenco de tutmondiĝa evoluado. Se tiu usona logiko stariĝus, kiel oni respondus la demandon, kiun faris la svislanda ĵurnalo Neue Zürcher Zeitung, “Ĉu eksporto de la Okcidento al Azio apartenas al superabundo de produktokapablo? Se unu lando faras fabrikadon nur por sia merkato, de kie do estas komerco?”

Efektive, nuntempe la koncernaj produktaĵoj ankoraŭ ne estas sufiĉaj al la bezono de merkato, precipe al tiuj amasaj landoj, kiuj restas evoluantaj. Bonkvalita produktokapablo de Ĉinio, kiel plej granda merkato de renovigebla energio kaj kiel plej granda fabrikanto de ekipaĵoj, ne estas superabunda, sed urĝe bezonata de la tuta mondo.

Iuj usonaj personoj eĉ riproĉis, ke la ĉina novenergia industrio damaĝas usonajn entreprenojn kaj dungiĝon de laboristoj. Tio estas alia eraro, kaj tio estas “Usono malsaniĝas, Ĉinio prenas medikamenton”. Evidente, Usono intencas forĵeti sian respondecon.

Lastatempe John Ross, eksdirektoro de la Londona Departamento de Ekonomiaj kaj Komercaj Politikoj, skribis rimarkante, ke Usono pli kaj pli timas, ke en internacia komerco ĝi neniel povas teni siajn produktaĵojn en pinteco de valora ĉeno. La rimarko eldiris la intencon de Usono, ke Usono retenas kaj subpremas la disvolviĝadon de ĉinaj leviĝantaj industrioj kaj strebas por si al pli favora konkursa pozicio kaj merkataj avantaĝoj.

Ke Usono foje kaj foje sensaciigis ĉinan “superabundon de produktokapablo”, tio reflektas ĝian obstinan penson ludi je nula sumo kaj ĝian hegemonian logikon tirani la tutan mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree