Ĉinio ĵaŭde lanĉis la homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-18 por sendi tri astronaŭtojn al la orbita kosmostacio Tiangong por sesmonata misio.
La kosmoŝipo, sur Changzheng-2F portoraketo, estis ĵetita de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.
La astronaŭtoj de Shenzhou-18 estas Ye Guangfu, Li Cong kaj Li Guangsu, kaj Ye rolas kiel misiokomandanto, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.
La misio de Shenzhou-18 markas la duan vojaĝon de Ye en kosmon, sekvante lian antaŭan rolon kiel ŝipano dum la misio de Shenzhou-13 de oktobro 2021 ĝis aprilo 2022. Por Li Cong kaj Li Guangsu ambaŭ tio estas unuafoja spaca aventuro.