La Zhongguancun-Forumo de 2024 (ZGC-Forumo) komenciĝis ĵaŭde en Pekino kaj koncentriĝos pri avangardaj kampoj de artefarita inteligenteco al vivsciencoj kaj novaj materialoj dum la kvintaga sesio finiĝonta venontlunde.
Kun la temo “Novigado por Pli Bona Mondo”, la ĉi-jara jarkonferenco de la forumo konsistas el kvin ĉefaj sekcioj, inkluzive de kunvenoj kaj teknologia komerco. Ĝi antaŭenigas la interŝanĝon de brilaj ideoj en 6G, blokĉenoj kaj aliaj avangardaj kampoj en preskaŭ 120 aktivecoj.
Serio de gravaj sciencaj kaj teknologiaj atingoj estos malkaŝitaj dum ĉi tiu periodo.