Sekve de populariĝo de novenergiaj veturiloj en aŭta konsumado, aŭtoentreprenoj ĉinaj kaj eŭropaj aktive kunlaboras por rapidigi la fakan disvolvon. Lastatempe la novenergia veturila kompanio Audi FAW NEV Company oficiale publikigis sian novan version Q6 e-tron, la unuan produktserion de la kompanio. La kompanio ankaŭ planis enkonduki la purelektran platformon PPE de Audi por dezajni tri novajn tipojn de veturiloj aparte por la ĉina merkato kaj gvidi novan konsumon de verda trafiko.