Kial la mondo bezonas verdan produktokapablon de Ĉinio?
CMG Publikigita: 2024-04-26 16:23:54

“Ke nun la sektoro de sunenergiaj paneloj progresis multe kaj forte, tio dependas de la ĉina klopodado malaltigi la koston. La kampo de bateriaj aŭtoj estas sama.” Lastatempe Amin Nasser, Ĉefa Ekzekutiva Oficisto de la saudaraba kompanio Aramco – unu el la plej grandaj petrolkompanioj en la mondo – diris en la 26a Monda Kunveno pri Energio, ke novenergia disvolviĝado de Ĉinio subtenas la celon de okcidentaj landoj atingi nul-karbonan ellason, kaj tio ludas gravan rolon en la transformiĝo de tergloba energio.

Ĝenerale dirite, ekonomia evoluo estas plibonigi popolajn vivkondiĉojn. Ĉe novenergiaj produktaĵoj oni des pli interesiĝas pri verdeco, bonkvalito kaj komforteco, adaptiĝante al konsuma postulo de merkato kaj al malalta kosto de produktaĵoj. Kun teknologia kreado kaj perfekta sistemo de produkta ĉeno Ĉinio liveras al la mondo porteblan solvon kaj akcelas ĝeneraliĝon de novenergiaj produktaĵoj.

La novenergia produktokapablo de Ĉinio portas al diversaj landoj novan disvolvan dinamikon. Nuntempe, ĉiuj landoj okupiĝas pri levo de fabrikado kaj pri iro al verda kaj malaltkarbona transformiĝo, kaj urĝe bezonas koncernajn ekipaĵojn kaj partojn. Ĉinio, kiel plej granda merkato de renovigebla energio kaj kiel plej granda fabrikanto de ekipaĵoj en la mondo, ludas gravan rolon ĉi-rilate. La novaĵagentejo Bloomberg lastatempe skribis, dirante, ke la espero de transformiĝo de tutmonda energio estas plejmulte atribuita al Ĉinio, kiu “liveras produktojn purajn kaj malmultkostajn”. Ĝis nun Ĉinio liveris al la tuta mondo 50-elcentajn ventenergiajn produktojn kaj 80-elcentajn fotovoltaajn ekipaĵojn. De 2012 ĝis 2021 la ĉina verda komerco kreskis je 146,3%, kaj tio donis al la tutmonda ekonomio “verdan dinamikon”.

Kiel plej granda evoluanta lando en la mondo, Ĉinio promesis, ke ĝi atingu karbonan kulminon kaj karbonan neŭtrecon per plej mallonga tempo – en la monda historio neniu lando faris tian promeson.

Antaŭ la faktoj la tezo de Usono kaj la Okcidento pri “superabundo de produktokapablo” ne povas elteni frapon de refuto. Ĝuste kiel multaj internaciaj personoj diris, uzi “superapundon de produktokapablo” kiel pretekston por fari protektismon nur povas kompromiti la procezon de transformiĝo de tutmonda energio. La vera problemo, kiun alfrontas la mondo, ne estas “superabundo” de verda produktokapablo, sed serioza mankego. Ĉinio tamen produktas kion la mondo urĝe bezonas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree