Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Blinken
CMG Publikigita: 2024-04-26 19:54:36

Posttagmeze de la 26a de aprilo, en la Granda Popola Halo en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la usona ŝtatsekretario Antony Blinken.

Xi rimarkis, ke ĉi-jare estas la 45a datreveno por la stariĝo de la ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj. La 45-jaraj ĉina-usonaj rilatoj spertis diversspecajn malfacilojn kaj defiojn kaj donis al ni almenaŭ kelkajn inspirojn: du landoj devas esti kompanoj, sed ne rivaloj; ili ambaŭ devas sukcesigi unu la alian, sed ne vundi unu la alian; ili devas kunekzisti forlasante diferencojn, sed ne malice konkursi inter si; ili devas esti fidelaj al sia parolo kaj firmaj en siaj agoj, sed ne tiamaniere paroli, dum alimaniere agi. Xi emfazis, ke li metis tri principojn, t.e. reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajno en kunlaboro, kiuj estas resumo de pasintaj spertoj kaj ankaŭ direkto kondukanta al la estonteco.

Xi atentigis, ke tri semajnojn antaŭe li telefone interparolis kun prezidento Biden, menciante la konsideron ĉi-jare stabile disvolvi la dulandajn rilatojn, kaj krome, parolante, ke la du partioj devas aparte interesiĝi pri paco, stabileco kaj konfido.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono devas doni bonan ekzemplon al aliaj landoj, porti respondecon de la monda paco, krei eblecojn de disvolvo por ĉiuj landoj, liveri publikajn produktojn al la tuta mondo kaj ludi pozitivan rolon por la unuiĝo de la mondo.

Xi substrekis, ke en Ĉinio estas malnova proverbo: “Kiu ne antaŭeniras, retroiras.” La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas sama. Xi esperis, ke la dupartiaj teamoj kune klopodu, aktive plenumu la “san-franciskan perspektivon” atingitan de li kaj Biden, kaj igu la dulandajn rilatojn stabilaj kaj bonaj.

Blinken transdonis al prezidanto Xi Jinping la saluton de prezidento Biden, dirante, ke post la renkontiĝo de prezidento Biden kaj prezidanto Xi Jinping en San-Francisko la du landoj akiris pozitivajn progresojn en komunikado, malpermeso de drogo, artefarita intelekto, homa interŝanĝo kaj aliaj.

Blinken emfazis, ke Usono insistas pri la principo de unu Ĉinio. Li diris, ke Usono volas teni komunikadon kun Ĉinio, serioze plenumi la san-franciskajn komunajn ideojn de la dulandaj ŝtatestroj, serĉi pli da kunlaboro, eviti miskomprenon kaj misjuĝon, respondece mastrumi malkonkordojn, kaj stabile disvolvi la rilatojn inter la du landoj.

Xi Jinping petis, ke Blinken transdonu lian saluton al prezidento Biden.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree