Xi interŝanĝas gratulojn kun tanzania prezidento okaze de la 60a datreveno de starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2024-04-26 19:41:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede interŝanĝis gratulojn kun tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan pro la 60a datreveno de starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

En sia mesaĝo, Xi montris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Tanzanio estis forĝita de gvidantoj pli maljunaj generaciaj de la du landoj.

Li aldonis, ke dum la pasintaj 60 jaroj la duflanka rilato eltenis la provon de internaciaj sortoŝanĝoj kaj plifortiĝis.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese firmiĝis, kaj kunlaboro en diversaj kampoj donis fruktodonajn rezultojn, kaj ĝi fariĝis modelo de sud-suda kunlaboro.

Starante en nova historia deirpunkto, Xi diris, ke li pretas kunlabori kun Hassan por renovigi la duflankan tradician amikecon, disvolvi la komunan revon kaj rejunigi la du landojn, kaj ankaŭ la grandiozan ĉapitron de la duflanka kunlaboro de Zono kaj Vojo, daŭre riĉigi la signifon de la ampleksa strategia kunlaboro inter la du landoj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al konstruado de altnivela partnera ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree