Opinisondo de CGTN: Troa estas ne produktkapablo de Ĉinio, sed “usonstila protektismo”
Qiujieming Publikigita: 2024-04-27 17:39:50

La akuzoj de Usono de Ĉinio pri tiel nomata "superabundo de produktkapablo" daŭre vekas varmajn diskutojn en la internacia publika komunumo. Opinisondo lanĉita por tutmondaj retanoj de CGTN montras, ke 91,49 procentoj de respondantoj opinias, ke la akuzoj faritaj de Usono estas fundamente senbazaj. Troa estas ne la produktkapablo de Ĉinio, sed la profunde fiksiĝinta "protektismo" de Usono. Retanoj de CGTN rekte diras, "La plej elstara karakterizaĵo de Usono estas, ke ĉio estas farita por siaj propraj interesoj."

En la opinisondo, 94,66 procentoj de tutmondaj respondantoj kritikas la agojn de Usono kiel evidenta protektismo. Retanoj de CGTN esprimis profundan seniluziiĝon, dirante, "Usono ĉiam estis konata pro siaj duoblaj normoj, kaj la tuta mondo scias ĝin."

56,83 procentoj de tutmondaj respondantoj opinias, ke la usonaj akuzoj pri aliaj landoj subvenciantaj siajn enlandajn novajn energiindustriojn estas senbazaj. Anstataŭe, ili argumentas, ke Usono okupiĝas pri "verda protektismo" forte subvencante siajn proprajn industriojn.

La opinisondo estis publikigita sur la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun pli ol 6 848 homoj voĉdonantaj ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree