Ĉina industria profito kreskis je 4,3% en la unua trimestro
CMG Publikigita: 2024-04-27 18:45:18

Profito de ĉinaj ĉefaj industriaj entreprenoj kreskis je 4,3% en la unua trimestro, kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, laŭ oficialaj donitaĵoj en la 27a de aprilo.

La kresko returnis 2,3-procentan falon en 2023 kaj daŭrigis supreniradon de tri sinsekvaj trimestroj, laŭ la Nacia Buroo de Statistiko (NBS).

Industriaj entreprenoj kun enspezo de jaraj ĉefaj komercoj je almenaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉ. 2,82 milionoj da dolaroj) havigis al si totalan sumon el 1,51 duilionoj da juanoj en la unuaj tri monatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree