Opinisondo de CGTN: Usona Akto pri Eksterlanda Helpo malordigis la mondon
CMG Publikigita: 2024-04-27 16:56:30

En merkredo la usona prezidento Joe Biden aprobis en leĝon 95-miliardan akton pri eksterlanda helpo, post kiam la Kongreso donis al ĝi finan akcepton en la marda vespero. Laŭ tergloba enreta enketo de CGTN, 89,87 procentaj respondantoj kredas, ke la usona eksterlanda helpo ĉiam maksimume prenas la usonajn interesojn kiel siajn fundamentajn startpunkton kaj finpunkton, sed ignoras la praktikajn interesojn kaj longtempan disvolvon de evoluantaj landoj ricevintaj helpon. Ĝuste kiel CGTN diras, “Oni ne atendas, ke Usono konstruas socion en alia parto de la mondo. Tio estas ĝuste falsa fasado, ĉar Usono devas montri al la mondo, ke ĝi tenas dolaran dominadon, kaj ke la mondo subtenas ĝian ŝuldan deficiton.”

Laŭ la akto, Usono liveros pli ol 60 miliardojn da dolaroj al Ukrainio kaj pli ol 26 miliardojn da dolaroj al Israelo. Usona amaskomunikilo malkaŝis, ke ĝis januaro de 2023 la sumo, kiun Usono promesis, atingis 76,8 miliardojn da dolaroj, el kiuj 40 procentoj estas uzitaj por devige aĉeti de Usono ekipaĵojn kaj trejnajn servojn. En la enketo, 94,92-procentaj respondantoj opinas, ke usona eksterlanda helpo delonge ligas sin kun la interesoj de militaj komercistoj, kaj ke Usono delonge ricevas militaj profitojn tra humanitaraj krizoj. 89,34-procentaj enketitoj timas, ke usona milita helpo al landoj kaj regionoj en konflikto plue intensigos regionan streĉitecon.

En la opinisondo 93,15-procentaj enketitoj indikas, ke Usono, sub la masko de helpo, provokis regionajn konfliktojn, renversis ŝtatajn reĝimojn, alportante seriozan negativan influon sur mondan pacon kaj disvolvon. Ĝuste kiel uzanto de CGTN diris, “Usono estas malantaŭ ĉiuj militoj, ĉu okazintaj ĉu okazontaj, en la mondo, kaj foje ĝi estas eĉ rekta partoprenanto en konflikto. Usono estas partnero en la genocido de la palestina popolo kaj rekta partoprenanto en la rusa-ukraina milito.”

La opinisondo, publikigita de CGTN sur la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj, ricevis respondojn el 9 534 homoj en 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree