Surinama prezidento Chan Santokhi akceptis ekskluzivan intervjuon kun ĈKG
Qiujieming Publikigita: 2024-04-27 18:48:33

Dum sia vizito al Ĉinio, surinama prezidento Chan Santokhi akceptis ekskluzivan intervjuon kun Ĉina Komunikila Grupo. Ĉinio kaj Surinamo havas historion de 170 jaroj da interpopolaj interŝanĝoj kaj 48 jarojn da diplomatiaj rilatoj. Chan Santokhi estis la unua, kiel ŝtatestro el Latin-Ameriko kaj Karibio, kiu vizitis Ĉinion ĉi-jare. Li diris, ke Ĉinio kaj Surinamo havas historiajn ligojn, kiujn oni ne povas rompi. Li nomumis la ĉinan Printempan Feston kiel laŭleĝan feston kaj pasigis la Aŭtunmezan Feston kun la lokaj ĉinoj. Li plurfoje asertis la grandegan kontribuon de ĉinoj al la ekonomia disvolviĝo de Surinamo. Entuziasme montrante sian ŝaton al la iniciato "Zono kaj Vojo", li laŭdis Ĉinion, ke ĝi prenas gvidan rolon kaj liveras novajn disvolvajn ideojn por atingi tutmondan prosperon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree