Ĉinaj astronaŭtoj de Shenzhou-17 kompletigis transdonon, revenonte al Tero 30an de aprilo
Ema Publikigita: 2024-04-28 18:30:13

La astronaŭtoj de Shenzhou-17 kaj Shenzhou-18 okazigis transdonon en orbito, kaj la du skipoj transdonis la ŝlosilojn de la ĉina kosmostacio dimanĉe.

Ĝis nun, la tri astronaŭtoj de Shenzhou-17 plenumis ĉiujn planitajn taskojn kaj revenos al la surteriĝa kampo de Dongfeng en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de norda Ĉinio la 30an de aprilo, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

Nuntempe la surteriĝa kampo kaj ĉiuj partoprenantaj sistemoj faras finajn preparojn por bonvenigi la astronaŭtojn reen.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree