Nur kiam la fundamenta problemo estos solvita, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono vere pliboniĝos
Shanshan Publikigita: 2024-04-28 18:54:29

"Ĉinio ĝojas vidi fidindan, malferman, prosperan kaj evoluantan Usonon, kaj esperas, ke Usono ankaŭ prenos pozitivan vidpunkton pri la disvolviĝo de Ĉinio.” La 26-an, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis dum renkontiĝo kun vizitanta ŝtatsekretario de Usono Antony Blinken, ke la du landoj devas esti partneroj, ne rivaloj; ni devus sukcesigi unu la alian, sed ne detrui; ni devus serĉi komunan bazon anstataŭ malvirtaj konkuroj; niaj vortoj diritaj devas esti fidindaj, kaj agoj devas doni rezultojn, tamen ne diri unu aferon kaj fari alian. Usono ripetis kelkajn politikajn engaĝiĝojn al Ĉinio kaj esprimis sian esperon konservi komunikadon kun Ĉinio, konscience efektivigi la San-Franciskan Interkonsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigi stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Estas diro en Ĉinio, "Se la fundamento ne estas forta, tero kaj montoj skuiĝos." Por la ĉina-usonaj rilatoj, strategia kompreno, ĉu Ĉinio kaj Usono estu partneroj aŭ rivaloj, estas fundamenta demando. Se Usono rigardos Ĉinion kiel kunlaboran partneron, ambaŭ flankoj profitos, kaj la mondo havos pli da stabileco kaj certeco, se Usono ĉiam rigardos Ĉinion kiel sian ĉefan kontraŭulon, la dulandaj rilatoj estos maltrankvilaj kaj plenaj de problemoj.

Ekde la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en San-Francisko en la pasinta novembro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĝenerale stabiliĝis, kaj la du flankoj faris serion da dialogoj kaj kunlaboroj en la kampoj de diplomatio, ekonomio kaj komerco, leĝplenumo, agrikulturo, kaj la du armeoj kaj tiel plu. La vizito de Blinken al Ĉinio daŭrigas la impeton de altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj. La du flankoj atingis "kvin-punktan konsenton" ĉi-foje, inkluzive de daŭrigado de interŝanĝoj inter la du armeoj, plue antaŭenigo de ĉina-usona kunlaboro pri regado de drogoj, klimata ŝanĝiĝo kaj artefarita inteligenteco, kaj plivastigo de popola kaj kultura interŝanĝoj inter la du landoj, montrante, ke ambaŭ flankoj volas konservi dialogon, administri diferencojn kaj antaŭenigi kunlaboron por akceli la efektivigon de la San-Francisko-Konsento atingita de la du ŝtatestroj.

Samtempe ni devas ankaŭ rimarki, ke kvankam la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono pliboniĝis, negativaj faktoroj pliiĝis. De la ofta propagando de la tiel nomata "trokapacito" de la novenergifontoj de Ĉinio ĝis aprobo de eksterhelpa leĝpropono engaĝante la Tajvanan regionon de Ĉinio; de denigrado de homrajtoj demandoj en Xinjiang ĝis konstruado de "malgranda rondo" por enhavi Ĉinion en la Azi-Pacifiko。 Tiuj agadoj de Usono sensekve donis negativajn influojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Kial Usono ĉiam diras unu aferon kaj faras alian? Li Haidong, profesoro de la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj analizis, ke tia agado estas grava kronika problemo de la usona registaro traktante la rilatojn kun Ĉinio. Krome, ĉi-jare estas usona elekta jaro, la enlanda politika ludo en Usono plifortiĝas, kaj pliiĝas la variabloj, kiuj influas la direkton de la politikoj al Ĉinio. Tiuj limigas la politikojn de la usona registaro al Ĉinio, kaŭzante la ŝanĝiĝeman sintenon de Usono al Ĉinio. El pli profunda perspektivo, Usono devas kunlabori kun Ĉinio dum entenado kaj subpremado de Ĉinio, kio montras, ke iuj homoj en Usono erare konsideras Ĉinion kiel la "plej granda strategia konkuranto", kaj faras strategiajn misjuĝojn pri la disvolvaj intencoj de Ĉinio.

La ekstera mondo rimarkis, ke en la lastaj jaroj, kiam okazis altnivelaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Usono, ĉiam estis diskutataj aferoj de strategia kogno. Dum la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en San-Francisko, prezidanto Xi Jinping proponis kune konstrui la "kvin kolonojn" de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La unua kolono estas kune starigi ĝustan komprenon. Antaŭ nelonge, dum telefonvoko kun usona prezidento Biden, prezidanto Xi emfazis, ke la afero de strategia konscio ĉiam estas la "unua butono", kiu devas esti fiksita en la dulandaj rilatoj. Dum la vizito de Blinken, Ĉinio emfazis, ke Ĉinio estas socialisma lando, kiu aliĝas al la vojo de paca disvolvado, la logiko de la potenco-konkurado de grandaj landoj, nulsuma pensado de la Malvarma Milito ne estas en la DNA de Ĉinio, nek la konduto de Ĉinio;

Nuntempe, la tendenco de stabiligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas malfacile gajnita kaj estas bonvenigita de diversaj rondoj en la ambaŭ landoj kaj la internacia komunumo. Ambaŭ flankoj devas daŭre klopodi por realigi la "Vizion de San-Francisko" kaj antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono stabiligi, pliboniĝi kaj antaŭeniri. Por Usono, korekti sian miskomprenon pri Ĉinio kaj ĝuste rigardi la disvolviĝon de Ĉinio estas la "unua butono", kiu devas esti fiksita ĉiam.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree