La Dogantarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio diris lunde, ke Ĉinio plu liberigos iujn usonajn varojn el aldonaj tarifoj ĝis la fino de novembro de 2024.
Laŭ la antaŭa deklaro publikigita en septembro de la lasta jaro, iuj varoj el Usono estis ekskluzivitaj el la tarifaj kontraŭrimedoj al la rimedoj de la usona Sekcio 301 ĝis la 30a de aprilo de 2024.
La komisiono diris en deklaro, ke post la pluvalidigo, la doganlibereco daŭros ĝis la 30a de novembro de 2024.