Filipinoj, kiu neas “interkonsenton de ĝentilhomoj”, estas nekredinda
Yu Publikigita: 2024-04-29 20:22:19

Filipina ministro pri defendo Gilberto Teodoro Jr. asertis sabate, ke la filipina Ministerio pri Defendo neniam atingis internan interkonsenton kun Ĉinio pri la disputo pri la Suda Ĉina Maro, de post kiam la nuna filipina registaro enoficiĝis en 2022. La filipina flanko denove publike neis la “interkonsenton de ĝentilhomoj” inter Ĉinio kaj Filipinoj rilate la demandon pri la rifo Ren'ai.

La neloĝata rifo Ren'ai apartenas al la ĉina insularo Nansha. La artikolo 5 en la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, subskribita de Ĉinio kaj la Membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), inkluzive de Filipinoj, klare kondiĉas, ke neloĝataj insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro devas esti konservataj en "neloĝata kaj nedisvolvita stato". La 9an de majo 1999, la filipina militŝipo BRP Sierra Madre kontraŭleĝe “grundis” sur la rifo Ren'ai. Post kiam Ĉinio serioze protestis, Filipinoj plurfoje promesis treni la kontraŭleĝe "grundiĝintan" militŝipon kaj diris, ke ili ne estos la unua lando malobservi la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. 25 jaroj pasis kaj Filipinoj ankoraŭ ne fortrenis la ŝipon.

Por stabiligi kaj regi la situacion en la Suda Ĉina Maro, Ĉinio kaj Filipinoj sub la registaro de Rodrigo Duertte en Filipinoj, subskribis “interkonsenton de ĝentilhomoj” rilate la demandon pri la rifo Ren'ai. La filipina flanko promesis ne liveri konstruan materialon al la kontraŭleĝe grudiĝinta militŝipo. De post kiam la nuna filipina registaro enoficiĝis en junio 2022, la rilataj ĉinaj kaj filipinaj ministerioj kaj aŭtoritatoj observis ĉi tiun interkonsenton ĝis la komenco de februaro de 2023. En 2023, Ĉinio invitis la specialan senditon de filipina prezidento al Pekino por konsiliĝo pri la situacio ĉirkaŭ la rifo Ren'ai, kaj la du flankoj atingis internan interkonsenton. Komence de ĉi tiu jaro, Ĉinio plurfoje konsiliĝis kun la filipina flanko per diplomatiaj kanaloj, kaj la du flankoj konsentis pri "nova modelo" por la transporto kaj provizado al la grundiĝinta militŝipo. Tamen la filipina flanko finis la interkonsenton unuflanke kaj senkiale.

Filipinaj altrangaj oficialuloj daŭre asertis, ke ili scias nenion pri la “interkonsento de ĝentilhomoj” inter la lasta registaro kaj Ĉinio. Ili tute neas la interkonsenton, tiel ke la ekstera mondo povas klare rekoni du faktojn: unue, la filipina registaro estas nefidinda kaj malhonesta, kaj due, la konfuzo de la filipina flanko en la kampoj de politikaj kaj eksterlandaj decidfaroj fariĝis normala.

Sub la fono, ke Usono rigardas Ĉinion kiel sian "plej grandann strategian konkuranton", Filipinoj provas uzi la potencon de Usono por plifortigi la kontraŭleĝe "grundiĝintan" militŝipojn kaj realigi ĉiaman okupadon de la rifo Ren'ai. Por ĉi tiu celo, ili senhezite agas kiel ŝakpeco de Usono por interveno en regionajn aferojn. Iuj analizantoj atentigis, ke Usono transformas Filipinojn en "novan kolonion" por protekti siajn interesojn en la azi-pacifika regiono. Usono manipulas Filipinojn por krei malordon en la Suda Ĉina Maro kaj interveni en regionajn aferojn. La celo estas subpremi Ĉinion kaj konservi la tutmondan hegemonion de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree