Ĉinio esprimas gravan zorgon pri planita eksportkontrolo de Japanio
Yu Publikigita: 2024-04-29 20:18:00

Ĉinio lunde esprimis gravan zorgon pri la planita eksportkontrolo de Japanio al iuj produktoj en la duonkonduktaĵa kaj aliaj kampoj.

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris en deklaro, ke la proponitaj rimedoj de la japana flanko grave influos la normalan komercon inter ĉinaj kaj japanaj entreprenoj kaj damaĝos la stabilecon de la tutmonda provizĉeno.

La proparolanto diris, ke Japanio devas ĝustatempe korekti siajn malĝustajn praktikojn, kaj ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de siaj entreprenoj.

La proparolanto aldonis, ke ĉar la duonkonduktaĵa industrio estas tre tutmondigita, la agoj de kelkaj landoj ĝeneraligi la koncepton de nacia sekureco, misuzi eksportkontrolajn rimedojn kaj fragmentigi la tutmondan merkaton serioze deviis de la liberkomercaj principoj kaj multflankaj komercaj reguloj kaj influis la stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree