Dudeka Centra Komitato de KPĈ okazigos trian plenan sesion julie
Yu Publikigita: 2024-04-30 17:56:09

La tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazos julie en Pekino, laŭ decido farita en kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ marde.

Laŭ la ĉefa tagordo de la sesio, la Politika Buroo raportos sian laboron al la Centra Komitato, kaj la sesio ĉefe studos demandojn pri plua ampleksa profundigo de reformo kaj antaŭenigo de ĉina modernigo.

La kunveno de la Politika Buroo ankaŭ analizis la nunan ekonomian situacion kaj ekonomian laboron, kaj ekzamenis dokumenton pri politikoj kaj rimedoj por kontinua progresigo de la altkvalita integrita disvolviĝo de la Delto de Jangzio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

La kunveno diris, ke reformo kaj malfermo fariĝis efika instrumento por la afero de la partio kaj la popolo por fari grandajn paŝojn kun la evoluado de la epoko.

Laŭ la kunveno, la nuna kaj venonta periodoj estas ŝlosilaj por konstrui fortan landon kaj realigi nacian rejunigon sur ĉiuj frontoj per ĉina vojo al modernigo, tial la reformo de Ĉinio devas esti daŭrigita fronte al kompleksaj internaciaj kaj enlandaj situacioj, nova scienca kaj teknologia revolucio kaj industriaj ŝanĝoj, kaj la nova atendo de la popolo.

La kunveno diris, ke profundigi reformon estas natura postulo por konservi kaj plibonigi la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj kaj modernigi la regadan sistemon kaj kapablon de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree