Okazis 3a ĈKG-Forumo en Pekino
Pluveta Publikigita: 2024-04-30 11:37:04

La 29an de aprilo en Pekino okazis la 3a ĈKG-Forumo organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Ĉi-foja forumo temas pri Forto por Bono: Komuna Respondeco en AI. Pli ol 200 reprezentantoj de internaciaj organizoj, ĉefaj amaskomunikiloj, pensfabrikoj, translandaj entreprenoj ĉeestis la forumon rete aŭ eksterrete.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de ĈKG, diris, ke ni devas persisti en sekureco kaj regebleco de artefarita intelekto, kaj kune konstrui respondecan AI. Ni devas persisti en la plurpartia regado kaj kune konstrui daŭrigeblan artefaritan intelekton. ĈKG volas lerni unu de la alia kun amikoj tra la mondo, kune esplori la senfinajn eblecojn de AI kaj injekti pli da pozitiva energio en antaŭenigon de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree