Xi esprimas salutojn al tutlanda laboranta popolo antaŭ la Unua de Majo
Yu Publikigita: 2024-04-30 19:28:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde esprimis festajn salutojn kaj plej bonajn dezirojn al la laboranta popolo de la lando antaŭ la Internacia Laborista Tago, kiu falas en la 1an de majo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis la salutojn nome de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj estas kruca por plenumi la celojn kaj taskojn fiksitajn en la 14a Kvinjara Plano. Li laŭdis la gravajn kontribuojn faritajn de la laboranta popolo por la afero de la partio kaj la lando.

Xi alvokis la laborantan popolon aktive partopreni por progresigo de ĉina modernigo kun altkvalita disvolviĝo, kaj labori senlace por antaŭenigi la konstruadon de forta lando kaj la rejunigo de la ĉina nacio sur ĉiuj frontoj.

Xi postulis, ke partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj serioze efektivigu, gardu kaj disvolvu la legitimajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj, kaj instigis la laborantan popolon realigi revojn per sia laboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree