Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri mobilizado de centmilionoj da laboristoj al vigla partopreno en la granda afero de konstruado de forta lando kaj nacia rejunigo estos publikigita merkrede.
La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estos publikigita en ĉi-jare naŭa numero de la gazeto Qiushi, organo de la Centra Komitato de la KPĈ.