Ĉina-Franca Altnivela Forumo pri Kulturaj Interŝanĝoj okazis en Parizo
Pluveta Publikigita: 2024-05-01 13:31:15

Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio, la 30an de aprilo en Parizo, okazis la Ĉina-Franca Altnivela Forumo pri Kulturaj Interŝanĝoj. La forumo estis organizita de Ĉina Publika Diplomatia Asocio, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj ĉina ambasadorejo en Francio. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de ĈKG, faris videan parolon. Ankaŭ parlamentano de la Franca Nacia Asembleo Bruno Fuchs, ĉina ambasadoro al Francio Lu Shaye, prezidanto de la Franca-Ĉina Amikeca Asocio en Parizo Patrick Brunot kaj prezidanto de Ĉina Publika Diplomatia Asocio Wu Hailong ĉeestis la forumon kaj faris parolojn. Registaraj oficialuloj de la du landoj, estroj de amikecaj asocioj kaj reprezentantoj de esploraj organizoj faris diskutadojn pri varmaj temoj kiel antaŭenigi la disvolviĝon de duflankaj rilatoj, plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi amaskomunikilan kunlaboron.

La Ĉina-Franca Altnivela Forumo pri Kulturaj Interŝanĝoj samtempe okazigis kvar subforumojn, inkluzive de politika kaj ekonomia subforumo, subforumo pri kulturaj interŝanĝoj, subforumo pri junulaj interŝanĝoj kaj ĉina-franca amaskomunikila dialogo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree