Ĉinio lanĉos lunsondilon Chang’e-6 en la tria de majo
Yu Publikigita: 2024-05-02 15:03:24

La lunsondilo Chang'e-6 estas planita por lanĉo en la 3a de majo, laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio (ĈNSA) merkrede.

La sondilo kolektos specimenojn de la malproksima flanko de la Luno, farante ĉi tiun mision la unua de sia speco en la homa historio.

ĈNSA diris, ke nun, preparoj por la misio progresas konstante en la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda provinco Hainan, kaj la portoraketo Changzheng-5 Y8 baldaŭ estos replenigita per karburaĵo.

ĈNSA aldonis, ke ekzistas mallarĝa lanĉfenestro en la du sinsekvaj tagoj, kun nur 50 minutoj por ĉiu tago, tial la raketteamo de la misio projektis entute 10 trajektoriojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree