Laŭ gazetara konferenco okazigita en Meizhou, ĝis la 2a horo ĵaŭde posttagmeze la mortnombro kreskis ĝis 48, post kiam parto de la aŭtovojo kolapsis en la ĉina suda provinco Guangdong merkrede matene.
La DNA de aliaj tri homoj ankoraŭ ne estas identigita.
Tridek vunditoj ricevas hospitalan kuracadon, kaj neniu estas en vivminaca stato, laŭ aŭtoritatoj de la urbo Meizhou.
Oficialulo diris, ke la kolapso okazis ĉirkaŭ 2:10 matene sur la aŭtovojo inter Meizhou kaj Dabu en Meizhou. La difektita sekcio longas 17,9 metrojn kaj okupas areon de 184,3 kvadrataj metroj.
Aerfotoj montras, ke flanko de la aŭtovojo malleviĝis, kaŭzante veturilojn ruliĝi laŭ deklivo.