Enketo de CGTN: 80% laŭdas la internacian influon de Ĉinio
Pluveta Publikigita: 2024-05-02 17:33:54

Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio, enketo farita de Ĉina Komunikila Grupo, CGTN kaj Renmin-Universitato de Ĉinio pere de la Novepoka Internacia Komunika Esplorinstituto al 1 513 francaj enketitoj montras, ke 80,2% de la francaj enketitoj opinias, ke Ĉinio estas granda kaj influa lando, kaj 70,3% el ili rigardas Ĉinion kiel sukcesan landon.

En la pasintaj 60 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la dulanda komerco kreskis pli-ol-800-oble. Nun, Francio estas la tria plej granda komerca partnero de Ĉinio kaj la tria plej granda investa fonto en la Eŭropa Unio, kaj Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Francio en Azio kaj la sepa plej granda en la mondo. Krome, Francio estos la honora gasto de la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro kaj la 7-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La disvolvo kaj altnivela malfermo de Ĉinio alportos pli da ŝancoj al francaj kompanioj. En la enketo, 86,2% de la enketitoj opinias, ke ĉinaj entreprenoj havas grandan influon sur la internacian merkaton, kaj 66,2% de ili opinias, ke la komerca medio de Ĉinio estas alloga por investantoj. 56,7% de la enketitoj diras, ke Ĉinio estas tre grava por la stabileco de tutmondaj industriaj kaj provizoĉenoj, kaj 58,8% de la enketitoj opinias, ke la grandega ĉina merkato ofertas ampleksajn evoluajn ŝancojn al francaj kompanioj. Cetere, 65,8% de la respondintoj en aĝo de 18-24 jaroj volas vidi, ke Francio aktive partoprenu en internaciaj kunlaboraj projektoj antaŭenigitaj de Ĉinio.

La amikeco de nacioj kuŝas en la intimiĝo de homoj, kaj ankaŭ la fundamento de la diplomatio kuŝas en la popolo. La ĉina-francaj popolaj interŝanĝoj iom post iom disvolviĝas de "vigla" al "varmega". En la enketo, 82,4% de la enketitoj estis eksponitaj al ĉinaj kulturaj produktoj iagrade. Krome, 62,7% de francaj enketitoj volas vojaĝi al Ĉinio. La natura pejzaĝo (69%), ĉina kuirarto (63,1%) kaj historio kaj kulturo (61,6%) estas la plej interesaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree