Rimarkoj de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pri Deklaro de Usona Ŝtatsekretario Antony Blinken pri Partopreno de Tajvano de Ĉinio en MAS
Ema Publikigita: 2024-05-03 17:42:36

Demando: La 1an de majo, usona ŝtata sekretario Antony Blinken publikigis deklaron, dirante, ke "Usono forte instigas la Mondan Organizon pri Sano (MOS) restarigi inviton al Tajvano por partopreno kiel observanto en la ĉi-jara Monda Asembleo pri Sano (MAS)." Kio estas la komento de Ĉinio?

Respondo: La usona deklaro grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio forte malkontentas pri kaj firme oponas kontraŭ la deklaro.

Estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas neforigebla parto de la teritorio de Ĉinio. La pozicio de Ĉinio pri la partopreno de la tajvana regiono en la agado de internaciaj organizoj, inkluzive de la MOS, estas konstanta kaj klara, tio estas, ke ĝi devas esti traktita laŭ la principo de unu Ĉinio. Tio ankaŭ estas la fundamenta principo konfirmita de la Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Rezolucio 25.1 de la Monda Asembleo pri Sano. La aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio (DPP) obstine algluiĝis al la separisma pozicio de "tajvana sendependeco", kio signifas, ke la politika fundamento por la partopreno de la tajvana regiono en la MAS ne plu ekzistas. La usona deklaro prezentas ĉi tiun aferon en misgvida maniero efektive por toleri kaj subteni separismajn agadojn de "tajvana sendependeco".

La tajvana demando estas la kerno de la kernaj interesoj de Ĉinio kaj la unua ruĝa linio, kiu ne devas esti transirita en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ni refoje urĝas Usonon, ke ili serioze observu la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono, observu internacian leĝon kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj efektivigu la promesojn de la usonaj gvidantoj pri ne subteno de "tajvana sendependeco", ne apogante "tajvanan sendependecon", "du Ĉinion" aŭ "unu Ĉinion, unu Tajvanon", kaj ĉesu uzi la MOAn por krei konfuzon pri tajvana demando, kaj evitu sendi malĝustajn signalojn al separismaj fortoj de "tajvana sendependeco".

La principo de unu Ĉinio havas la ampleksan subtenon de la internacia komunumo. Ĝi estas la aspiro de la popolo kaj la tendenco de la epoko. Ĉiu provo ludi la "tajvanan karton" kaj reteni Ĉinion per subteno al Tajvano estos firme oponata de la internacia komunumo kaj estos kondamnita al fiasko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree