Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde sendis mesaĝon al Milos Vucevic, gratulante lin pro lia enoficiĝo kiel serba ĉefministro.
Li diris, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-serba ampleksa strategia partnereco estas sur alta nivelo. La du flankoj atingis signajn rezultojn de kunlaboro en la kampoj de ekonomio kaj komerco, industria investo kaj infrastruktura konstruo kaj profundigis kunlaboron en novaj kampoj kiel teknologia novigo, cifereca ekonomio kaj verda transformiĝo, aldonante movforton al sia disvolviĝo kaj alportante efektivajn avantaĝojn al la du popoloj. Li aldonis, ke li volas labori kun Vucevic por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj helpi al ĉina-serbaj rilatoj atingi novan nivelon en la nova epoko.