Programero “Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping” elsendita en Francio
Ema Publikigita: 2024-05-03 19:09:27

Laŭ la raporto de Nouvelles D'Europe, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio, la programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (Internacia Eldono), produktita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), estis ekelsendita interrete en francaj ĉefaj amaskomunikiloj kiel Daily Motion la 2an de majo laŭ la loka tempo.

La programo prezentas la ĉinan kulturon, ĉinajn klasikaĵojn kaj ĉinan saĝon el internacia perspektivo, malfermante fenestron por ke la franca popolo komprenu la regadajn pensojn de prezidanto Xi, montrante al la mondo la kulturajn originojn kaj profundan saĝon de ĉina modernigo, kaj la unikan ĉarmon de Ĉinio en la nova epoko.

Ĉi tiu programero estos elsendata ankaŭ en preskaŭ 100 ĉefaj amaskomunikiloj en Eŭropo kaj tra la mondo per ĈKG.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree