Ĉinio lanĉis Chang’e-6 por akiri specimenojn el malproksima flanko de Luno
Yu Publikigita: 2024-05-03 19:05:13

La raketo Changzheng-5, portanta la kosmoŝipon Chang'e-6, ĵetiĝis de sia lanĉejo en la Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la ĉina suda insul-provinco Hainan vendrede posttagmeze.

La misio de Chang'e-6 estas taskita kolekti kaj revenigi specimenojn de la mistera malproksima flanko de la Luno, kio estas la unua penado de tiu speco en la historio de homa lunesploro.

"Kolekti kaj revenigi specimenojn de la malproksima flanko de la Luno estas senprecedenca heroaĵo. Nun ni scias tre malmulte pri la malproksima flanko de la Luno. Se la misio de Chang'e-6 povus atingi sian celon, ĝi donos al sciencistoj la unuajn rektajn pruvojn por kompreni la medion kaj materialan konsiston de la malproksima flanko de la Luno, kio estas tre grava," diris Wu Weiren, akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝerierio kaj ĉefprojektisto de la Lunesplora Programo de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree