Xi alvokis junulojn preni sur sin respondecon pri ĉina modernigo
Ema Publikigita: 2024-05-03 18:03:24

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la junulojn en la nova epoko klopodi por skribi sian junan ĉapitron kaj preni sur sin respondecojn pri ĉina modernigo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en siaj mesaĝoj por ĉinaj junuloj antaŭ la Junulara Tago de Ĉinio, kiu estas en sabato.

Xi, nome de la Centra Komitato de la KPĈ, esprimis festajn salutojn al junuloj tutlande en siaj mesaĝoj.

Xi emfazis, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 105an datrevenon de la Movado de la Kvara de Majo. Laŭ Xi, junuloj devas disvolvi la spiriton de la movado, rezolute sekvi la Partion kaj fari siajn kontribuojn por konstrui Ĉinion en fortan landon kaj antaŭenigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree