Eldoniĝis Eltiraĵoj el Tezoj de Xi Jinping pri Ĉina Modernigo en franca versio
CMG Publikigita: 2024-05-04 19:01:07

Lastatempe la Centra Eldonejo de Kompilado kaj Tradukado eldonis kaj distribuis en- kaj eksterlande la libron Eltiraĵoj el Tezoj de Xi Jinping pri Ĉina Modernigo en franca versio, tradukita de la Centra Instituto pri Historio kaj Literaturo de la Komunista Partio de Ĉinio.

En Eltiraĵoj el Tezoj de Xi Jinping pri Ĉina Modernigo, redaktita de la Centra Instituto pri Historio kaj Literaturo de la Komunista Partio de Ĉinio, kolektiĝas serio da gravaj tezoj de kamarado Xi Jinping pri Ĉina Modernigo de novembro de 2012 ĝis oktobro de 2023. Tiu ĉi libro en franca versio kaj en la angla versio, kiu antaŭe eldoniĝis, havas gravan signifon, por ke en- kaj eksterlandaj legantoj profunde komprenu la teorian sistemon kaj praktikan postulon de ĉina modernigo, kaj por ke ili ĝisfunde komprenu la novan vojon de ĉina modernigo, al kiu la Komunista Partio de Ĉinio sukcese kondukas la ĉinan popolon, kreante novan formon de homara civilizo, prezentante novan bildon de modernigo, lasante la internacian komunumon al moderniga vojo, paca disvolvado, komuna kunlaboro kaj kuna prosperigo de la mondo per modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree