Laŭ invito de franca prezidento Emmanuel Macron, serba prezidento Aleksandar Vucic kaj hungara prezidento Tamas Sulyok kaj hungara ĉefministro Viktor Orban, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Francio, Serbio kaj Hungario de la 5a ĝis la 10a de majo. Francio estas la unua halto de la eŭropa vizito de Xi.
Francio situas en okcidenta Eŭropo, kun kontinenta areo de 550 000 kvadrataj kilometroj, kaj estas la plej granda lando de la Eŭropa Unio. Ĝis januaro de 2023, la totala loĝantaro de Francio atingis 68,04 milionojn.
Francio estas unu el la plej evoluintaj industriaj landoj kaj lokas sin antaŭe en kampoj de nuklea energio, aviado, aerospaco kaj fervojo. Ĝia ĉefurbo Parizo estas la plej granda urbo en Francio kaj la politika, ekonomia, kultura kaj komerca centro de Francio.
Ĉi-jare estas la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Dum la pasintaj 60 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio estis delonge ĉe la fronto de la rilatoj de Ĉinio kun okcidentaj landoj, alportante bonojn al la dulandaj popoloj kaj kontribuante al la paco, stabileco kaj disvolvado de la tuta mondo.