Unu kontinento kun komuna estonteco
Ema Publikigita: 2024-05-04 17:58:10

Laŭ invito, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Francio, Serbio kaj Hungario de la 5a ĝis la 10a de majo. Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Eŭropo post preskaŭ kvin jaroj. En la nuna severa kaj kompleksa internacia situacio, Ĉinio kaj Eŭropo estas "du ĉefaj fortoj", "du ĉefaj merkatoj" kaj "du ĉefaj civilizoj" ĉe la ambaŭ finoj de la eŭrazia kontinento, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo havas strategian signifon kaj tutmondan influon, kaj rilatas al la paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

Ĉi-jare estas la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj la 75a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. La ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping al tri eŭropaj landoj antaŭenigos pluan disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la tri landoj kaj de la ĉina-eŭropa ampleksa strategia partnereco, aldonante pli da stabileco kaj pozitiva energio al la komplika mondo, kaj faros novajn kaj pli grandajn kontribuojn al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree