Pensbanka raporto Media kaj klimata kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo: progreso kaj perspektivo publikiĝis la 3an de majo en la tuta mondo
CMG Publikigita: 2024-05-04 17:57:13

Tiu ĉi raporto estis kune publikigita de la Esplora Centro pri Penso de Xi Jinping pri Ekologia Civilizo, la Nacia Energiŝpara Centro, la Instituto de la Novaĵagentejo Xinhua kaj la Instituto pri Sciencteknologia kaj Strategia Konsultado sub la Ĉina Akademio. La raporto dividiĝas en kvin partoj, t.e. prefaco, Ĉinio kaj Eŭropo man-en-mane kunkonstruas komunumon de tergloba vivo, kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo pri klimata ŝanĝiĝo plue profundiĝas, kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo pri biolobia medio estas solide akcelata, kaj media kaj klimata kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo iras stabile kaj malproksimen.

La raporto rimarkas, ke fronte al defioj de ekologia medio, kiel plej granda evoluanta lando kaj plej granda evoluinta landgrupo, Ĉinio kaj Eŭropo devas porti devon, farante kunlaboron de medio kaj klimato, man-en-mane protekti daŭrigeblan disvolvadon de tergloba hejmlando. La raporto, surbaze de la kunlabora procezo de Ĉinio kaj Eŭropo pri medio kaj klimato, resumas fruktojn kaj efikojn de la kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo pri medio kaj klimato, kaj faras perspektivon de kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo pri medio kaj klimato.

La raporto asertas, ke rigardante la estontecon, la kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo pri medio kaj klimato havas vastan perspektivon kaj plenas je ŝancoj. Ĉinio kaj Eŭropo devas kune profundigi kaj praktike akceli kunlaboron, kaj plue plifortigi politikan kunigon por medio kaj klimato, starigi longtempan kunlaboran kadron, kaj akceli tergloban medimastrumadon kaj klimatan agadon.

La raporto alvokas pli intensigi verdan partnerecon inter Ĉinio kaj Eŭropo, kune konstrui komunumon de tergloga vivo, kaj fari kontribuon por konstrui puran kaj belan mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree