Jara kresko de importo kaj eksporto de Ĉinio al Francio atingis 5,9% en la pasintaj 5 jaroj
Shanshan Publikigita: 2024-05-05 18:16:59

La plej nova datumo de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano montras, ke de 2019 ĝis 2023, la jara kresko de la importo kaj eksporto de Ĉinio al Francio atingis 5,9%. En la unua trimestro de la kuranta jaro, la importo kaj eksporto de Ĉinio al Francio sumiĝis al 127,22 miliardoj da juanoj.

En la kampo de agrikulturaj produktoj, Francio estas la plej granda fontlando de Ĉinio je importado de agrikulturaj produktoj en EU. En 2023, Ĉinio importis el Francio agrikulturajn produktojn je 46,95 miliardoj da juanoj, nome je 50,5% kompare kun tiu en 2019; la importvaloro en la unua trimestro de la kuranta jaro proksimiĝis al 10 miliardoj da juanoj. Pli kaj pli da agrikulturaj produktoj kiel laktaĵo, porkaĵo kaj vino, vojaĝas preskaŭ 20 000 mejlojn de francaj bienoj  ĝis la manĝotabloj de ĉinoj.

En la konsumaĵa kampo, la importitaj konsumaĵoj de Ĉinio el Francio kreskis averaĝe je 12,3% dum la lastaj kvin jaroj. Interalie, la averaĝa jara kresko de importitaj kosmetikaĵoj, sakoj, juvelaĵoj, vestaĵoj, horloĝoj ktp, superis duciferan nombron. Samtempe ĉinaj produktoj fariĝis pli kaj pli popularaj inter francaj popoloj. Dum la pasintaj kvin jaroj, la konsumaĵoj eksportitaj de Ĉinio al Francio kreskis jaraveraĝe je 3,9%. En la unua trimestro de la kuranta jaro, la hejmaj aparatoj, poŝtelefonoj, mebloj kaj ludiloj eksportitaj de Ĉinio al Francio pliiĝis respektive je 30,6%, 27%, 24,3% kaj 28%.

En la kampo de altteknologiaj produktoj, Francio estas la ĉefa importfonto de Ĉinio pri aviadiloj kaj aviadilaj partoj, okupantaj ĉirkaŭ 30% de la ĉina importo de similaj produktoj dum la lastaj kvin jaroj. Krome, scienc-teknologia noviga kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio estas plue vastigita. Dum la pasintaj kvin jaroj, la material-teknologiaj produktoj, bioteknologiaj produktoj kaj integraj cirkvitoj importitaj de Ĉinio el Francio jaraveraĝe kreskis je 38,8%, 13,9%, kaj 14% respektive. En la unua trimestro de la kuranta jaro, kresko de la supre menciitaj produktoj superis duciferan nombron.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree