Ĉina-franca spirito kondukas la dulandajn rilatojn al senĉesa progresado
CMG Publikigita: 2024-05-05 19:51:11

En la jaro 1964 Francio fariĝis la unua okcidenta potenco, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj tiu ĉi historia evento estigis profundan influon sur internacian rilatecon kaj mondan situacion. De la 60 jaroj Ĉinio kaj Francio ĉiam tenas sin je memstareco kaj memdecido de strategio, ĉiam strebas al komuna disvolvado per kunlaboro kaj favoro unu al la alia, al intercivilizacia progresado per egala interkontaktado, kaj al man-en-mana traktado de tutmondaj defioj per plurflanka kunordigado.

Prezidanto Xi Jinping resumis la ĉina-francan spiriton en la jenon: “memstareco, interkompreniĝo, granda antaŭvidemo, kaj reciproka profitigo kaj kungajno”.

Retrorigarde al la 60-jara historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la nuna mondo, kiu restas en malordo kaj kompleksa stato, havas gravan praktikan signifon. Esperiĝas, ke la strategia komuna kono de la dulandaj ŝtatestroj povos esti kiel gvidilo, plue solidigante politikan interfidon, plifortigante solidarecon kaj kunlaboron, puŝante la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon al nova ŝtupo, donante novan energion al la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj farante novan kontribuon al paco, stabileco, disvolvo kaj progreso de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree