Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen en triflanka kunveno de Ĉinio, Francio kaj EU
Selena Publikigita: 2024-05-06 19:11:33

Antaŭtagmeze de la 6a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping, franca prezidento Emmanuel Macron kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen ĉeestis la triflankan kunvenon de Ĉinio, Francio kaj Eŭropa Unio (EU) en la Palaco Élysée en Parizo.

Prezidanto Xi diris, ke li tre ĝojas renkontiĝi kun prezidento Macron kaj prezidanto von der Leyen. Li akcentis, ke Francio estas la unua stacio de lia transmara vizito ĉi-jare, kaj ke la triflanka kunveno havas signifon por ĉi tiu vizito tra la tuta Eŭropo. Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn kun EU el strategia kaj longtempa perspektivo. Por Ĉinio, Eŭropo estas grava dimensio de grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj kaj grava partnero sur ĝia vojo al ĉina modernigo. Oni esperas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj EU reciproke sin akcelos kaj havos komunan disvolvadon.

Nun la tuta mondo alfrontas malkvietecon kaj transformon, Ĉinio kaj EU, kiel du gravaj fortoj en la mondo, devas plu amike trakti unu la alian, persisti en dialogo kaj kunlaboro, profundigi strategian komunikadon, plifortigi strategian konfidon, firmigi strategian konsenton, efektivigi strategian kunordigon, labori por stabila kaj sana disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj fari novajn kontribuojn al la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree