Eŭropa tempo de prezidanto Xi Jinping: alveni Parizon printempe
Qiujieming Publikigita: 2024-05-06 16:08:22

Posttagmeze de la 5a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Parizon per speciala aviadilo kaj komencis ŝtatan viziton al Francio laŭ la invito de franca prezidento Emmanuel Macron.

Kiam prezidanto Xi atingis parizan flughavenon Orly, li estis varme bonvenigata de franca ĉefministro Gabriel Attal en la pluvo, kaj ĉinaj studentoj venis ambaŭflanke de la vojo por fari drakan kaj leonan dancon por esprimi al Xi varman bonvenigon. Naciaj flagoj de Ĉinio kaj Francio flugis sur la stratoj de Parizo.

 Ĉi tiu estas la unua eksterlanda vojaĝo de la ĉina plej alta gvidanto en la kuranta jaro kaj la unua fojo post kvin jaroj, ke prezidanto Xi Jinping denove flugis tra la neĝaj montoj kaj glaciejaj lagoj alvenante Parizon printempe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree