“Dialogo inter Junuloj Ĉinaj kaj Francaj – Kompreni Ĉinan Modernigon” sukcese okazis en Parizo
Ema Publikigita: 2024-05-06 10:17:13

Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio, dimanĉe en Parizo okazis la “Dialogo inter Junuloj Ĉinaj kaj Francaj – Kompreni Ĉinan Modernigon”, gastigita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), Asocio de Eksstudentoj de Pariza Instituto de Politikiaj Studoj (Sciences Po), Interuniversitata Komitato de Unuiĝintaj Nacioj de Parizo kaj Jinan-Universitato de Ĉinio.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), Jack Lang, eksministro de Kulturo kaj Nacia Eduko de Francio, Sylvie Bermann, iama ambasadoro de Francio al Ĉinio kaj aliaj gastoj faris paroladojn. Gastoj ĉeestantaj la kunvenon atestis la oficialan publikigon de la "Esplora Raporto pri Ĉina Modernigo de Ĉinaj kaj Francaj Junuloj" kaj konigis siajn komprenojn pri ĉina modernigo, plifortigis reciprokan konfidon inter junuloj dum interŝanĝoj kaj injektis novan impulson al la heredado de de amikeco inter Ĉinio kaj Francio.

Shen diris, ke kiel internacia ĉefa amaskomunikilaro, kiu ankaŭ estas plena de juneca vigleco, ĈKG daŭre konstruos dialogan platformon por interŝanĝoj, kompreno kaj amikiĝo, al pli da junuloj por percepti la unikan ĉarmon de Ĉinio en la nova epoko kaj la viglecon de la ĉina nacio en konstruado de moderna civilizacio. Laŭ Shen, la estonteco apartenas al kaj dependas de la junularo. Li esperas, ke la junuloj de Ĉinio kaj Francio heredos kaj riĉigos la profundan amikecon inter la du landoj kaj kontribuos per sia juneca energio al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree