"Citations Classiques par Xi Jinping" (internacia eldono) estis elsendita de francaj ĉefaj amaskomunikiloj
Lucia Publikigita: 2024-05-06 21:56:44

La 6-an de majo, dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio, okazis en Parizo la publikigo-ceremonio de "Citations Classiques par Xi Jinping" (internacia eldono) produktita de Ĉina Komunikila Grupo. Laurent Fabius, prezidanto de la Franca Konstitucia Komitato kaj eksa franca ĉefministro, kaj Jean-Pierre Raffarin, eksa franca ĉefministro kaj prezidanto de la Franca Fondaĵo Vizio kaj Novigo, esprimis sian gratulon pro la evento. La programo estis elsendita rete en francaj ĉefaj amaskomunikiloj kiel Daily Motion kaj Euronews.

"Citations Classiques par Xi Jinping" (internacia eldono) prenas versojn kaj aludojn cititajn de prezidanto Xi Jinping en gravaj paroladoj, artikoloj kaj prelegoj kiel enirpunkton, fokusiĝante pri verda disvolviĝo, ekologia civilizo, leĝa konstruado, komuna prospero, protektado de kultura heredaĵo, kiuj ĉiuj vive montras la elstaran politikan saĝon kaj historian kaj kulturan profundecon de prezidanto Xi Jinping. Per surlokaj vizitoj de raportistoj de Ĉina Komunukila Grupo kaj konversacioj kun eksterlandaj gastoj, la programo prezentas la evoluon de la nuntempa Ĉinio el internacia perspektivo, igante la francan popolon percepti la unikan ĉarmon de Ĉinio en la nova epoko, kaj montrante al la mondo la kulturajn originojn kaj profundan saĝon de ĉina modernigo.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de ĈKG kaj Brice Lalonde, eksa franca ministro pri medio kaj eksa ĝenerala vicsekretario de Unuiĝintaj Nacioj, faris paroladon en la evento kaj kune lanĉis la programon kun prezidanto de la estraro de Euronews. Éric Alauzet, prezidanto de la Franca-Ĉina Amikeca Grupo de la Franca Nacia Asembleo, ĉeestis la aranĝon kaj faris paroladon.

"Citations Classiques par Xi Jinping" (internacia versio) estas kontinue elsendita interrete en la platformoj de francaj amaskomunikiloj DailyMotion, Entrepreneur kaj aliaj. La programo kaj ĝiaj reklamvideoj ankaŭ estas elsenditaj fare de preskaŭ 100 ĉefaj amaskomunikiloj en Eŭropo kaj tra la mondo, inkluzive de Euronews kaj BFM Economic Television de Francio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree