Peng Liyuan vizitis la sidejon de UNESKO
Lucia Publikigita: 2024-05-07 03:54:44

Lunde matene laŭ la loka tempo en Parizo, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, invitite vizitis la sidejon de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO). 

100%
Current Time 0:00
Duration -:-
Loaded: 0%
Stream Type LIVE
Remaining Time -0:00
 
1x
Video Player is loading.

Kiam Peng alvenis, ŝi estis varme akceptita ĉe la enirejo de la ĝenerala direktoro de UNESKO Audrey Azoulay. Azoulay akompanis Peng por viziti la "Ekspozicion de Atingoj de Dek Jaroj de Kunlaboro inter Ĉinio kaj UNESKO" kaj alte taksis la kontribuon de Ĉinio por antaŭenigi la disvolviĝon de edukado de knabinoj kaj virinoj tra la mondo.

Peng konigis al Azoulay novan progreson de Ĉinio en antaŭenigo de edukado de knabinoj kaj virinoj, precipe la atingoj de la Projekto Printempa Burĝono. Peng diris, ke kiel speciala sendito de UNESKO por akceli edukadon de knabinoj kaj virinoj, ŝi vizitis lernejojn en multaj landoj dum dek jaroj. Ŝi ĝojas vidi, ke pli kaj pli multaj virinoj ŝanĝis sian sorton kaj akiris feliĉan vivon pro edukado. Antaŭenigi edukadon por knabinoj kaj virinoj estas granda tasko, kiu rilatas al socia progreso kaj komuna destino de la homaro. Ĉinio volas kunlabori kun UNESKO por antaŭenigi ĉiujn partiojn por pliigi investon en edukado de knabinoj kaj virinoj tra la mondo, helpi pli multaj virinoj akiri egalajn rajtojn al edukado kaj kune krei pli bonan estontecon.

Azoulay alte taksis sindediĉon kaj kontribuon de Peng Liyuan post kiam ŝi fariĝis la speciala sendito, dirante, ke UNESKO volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio por antaŭenigi novan disvolviĝon en la tutmonda edukado de knabinoj kaj virinoj.

Azoulay donacis al Peng Liyuan honoratestilon markantan la dekan datrevenon de la plenumado de ŝiaj devoj kiel speciala sendito. Peng donacis al UNESKO la tapiŝon "Printempaj Burĝonoj Florantaj" kune kreitan de profitantoj de la "Projekto Printempa Burĝono".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree