Varmaj ferioj de Unua de Majo atestis bonan tendencon de ĉina ekonomio
Mirinda Publikigita: 2024-05-07 00:30:42

 

En la pasintaj ferioj de la Unua de Majo, fluanta Ĉinio estis alte atentata de la internaciaj amaskomunikiloj. Laŭ eksterlandaj amaskomunikiloj, vigleco de ĉina konsuma merkato dum la ferioj atestis bonan tendencon de la ĉina ekonomio. 

Laŭ la oficialaj donitaĵoj, dum la ferioj de la Unua de Majo, sume 295 milionoj da homoj vojaĝis en Ĉinio, pliiĝante je 7,6% kompare kun tiu samperiode, la totala konsumo de enlanda turismo estis 166,89 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 12,7% kompare kun tiu samperiode. Turismo en gubernioj, novigo de varmaj urboj kaj nacia populareco fariĝis novaj trajtoj de turismo dum ĉi tiu ferioj, kio enkorpigas pli altan nivelon de la konsuma bezono de ĉinoj. 

 

Samtempe sekve de restarigo de fluglinioj, faciligaj rimedoj de enlandiĝo kaj multiĝo de landoj kun vizliberiga servo, rapide revigliĝis ellandiĝa turismo de Ĉinio. Donitaĵoj montras, ke ĉinaj turistoj vizitis pli ol 1 000 urbojn tra la mondo kaj akcelis rapidan rekomencon de konsumado de diversaj lokoj de la mondo. 

Serio da brilaj donitaĵoj venas el kontinua klopodado de diversaj flankoj. En la kuranta jaro, Ĉinio publikigis serion da politikoj por akceli konsumadon, la Ministerio de Komerco difinis la kurantan jaron “Jaron por akceli konsumon” kaj okazigis koncernajn aktivadojn. Tio kontentigas diversan kaj altkvalitan konsuman bezonon de la homoj kaj plue vigligis internan movforton de ĉina konsuma merkato. Laŭ la plej novaj datumoj, la kontribuo de la konsumo en la unua trimestro al la ĉina ekonomia kresko estis 73,7%.  

 Lastatempe internaciaj institucioj sinsekve altigis anticipon pri ĉina ekonomia kresko de 2024. Laŭ Azia Ekspluata Banko, Ĉinio kontribuos 46% al ekonomia kresko de evoluantaj ekonomioj en Azio de 2024 ĝis 2025. Antaŭ la faktoj kaj datumoj, la tiel nomata “teorio de pinto de ĉina ekonomio” sensaciita de iuj okcidentanoj disfalis per si mem. 

Pli malferma kaj disvolvanta altkvalite Ĉinio donas profiton al la monda merkato. En la 135a Kantona Eksporta Foiro, 680 entreprenoj el 50 landoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio kun plej alta rekordo. Ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva tiel diris: “Ĉinio plue servos kiel grava kontribuanto de monda ekonomia kresko.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree